La 15-an de julio 2025 la programo A Poqueta Nit de À Punt Radio dediĉis sian aktualaĵan intervjuon al Esperanto kaj al Ĉeste, sub la titolo «Cheste, un baluard de l’esperanto» (Ĉeste, bastiono de Esperanto).
Kompleta intervjuo (19 min), elsendita de À Punt Radio la 15-an de julio 2025.
La prezento de la programo bone resumas la aliron:
«Esperanto estas planlingvo, kreita fine de la 19-a jarcento de la polo Ludwig Zamenhof kun la ideo esti neŭtrala kaj facile lernebla. Malgraŭ ĝia gramatika simpleco kaj internacia vokacio, ĝi neniam iĝis monda lingvo pro manko de politika subteno, subpremo en aŭtoritatismaj reĝimoj kaj la irupcio de la angla kiel domina lingvo. Tamen ankoraŭ restas aktiva komunumo de parolantoj tra la mondo, inkluzive de Ĉeste, konsiderata unu el la lulejoj de Esperanto, kiuj promocias la lingvon kiel ilon de paco, kulturo kaj internacia kompreno.»
Kion oni rakontas en la programo
La intervjuo okazas rekte kun Rosa Zanón Ferrando telefone el Ĉeste, kaj komenciĝas per saluto en Esperanto inter ŝi kaj unu el la gastoj en la studio.
Pri kial la vilaĝo estas referenco:
«Ĝi estas referenco de Esperanto danke al nia pioniro Francisco Máñez Sánchez, kiu enkondukis ĝin en Ĉeste. Li estis terkulturisto, sed li tre interesiĝis ĉar en eksterlanda revuo li legis ke ekzistas lingvo kiu disvastigas la pacon inter ĉiuj kaj ke ni povus interkompreniĝi el ĉiuj landoj. Li ekhavis kontaktojn kun la Grupo de Valencio, aĉetis gramatikon en librovendejo kaj eklernis memstare. Kaj tiun intereson li transdonis al la ĉestanoj.»
Kaj pri tio, kion faras hodiaŭ la grupo:
«Nuntempe ni faras kursojn en la lernejo por plenkreskuloj, ĉeestajn, en kiuj ni instruas gramatikon, prononcon kaj tradukon — tio estus la unua nivelo. Kaj la dua havas virtualan parton, per Zoom, kun instruisto nomata Elías Hernández, instru-komitatano de la Esperanto-Grupo de Valencio, kun konversaciaj lecionoj.»
«Ni ankaŭ partoprenas en projekto de unu el la lernejoj de Ĉeste, konkrete la lernejo Giner de los Ríos, kiuj de kelkaj jaroj faras projekton nomatan la Ĉesta Stratnomaro: oni metas plakon gravuritan kun la nomo de la strato kaj ĝia klarigo, kaj la infanoj tradukas ĝin, per QR-kodo, al kvar lingvoj. Unu el ili estas Esperanto.»
(La citaĵoj devenas de aŭtomata transskribo de la sonregistraĵo.)
Ne estas la unua fojo ke la valencia radiotelevido atentas la vilaĝon: la raportaĵo «La meca del Esperanto», el la programo Va passar Ací, estis projekciita dum la akcepto de la 82-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2024.
Fontoj
- À Punt — «Cheste, un baluard de l’esperanto», A Poqueta Nit (15-07-2025) — la kopio de la sonregistraĵo ĉi tie estas nur por konsulto; la rajtoj apartenas al À Punt.