De la 30-a de aprilo ĝis la 2-a de majo 1993, Ĉeste gastigis la 4-an Kongreson de la Valencia Esperantista Federacio, organizitan de la grupo Lum Radio. Ne temis pri kutima kongreso: tiun someron Valencio okazigos la 78-an Universalan Kongreson de Esperanto, kaj al Ĉeste venis spertuloj el Roterdamo por trejni la volontulojn kiuj helpos en la monda kongreso.
La revuo Nia Voĉo, de la Madrida Esperanto-Liceo, publikigis kronikon subskribitan de «Lupe» kun titolo kiu diras ĉion: «La fenomeno Cheste».
«Mi multfoje aŭdis paroli pri la rilatoj inter Esperanto kaj tiu-ĉi vilaĝo de Valencio sed ĝis nun mi ne persone vidis la “fenomenon CHESTE-n”.»
La kronikisto priskribas la programon —akcepto en la kulturdomo, libroservo, promeno tra la vilaĝo dimanĉe kun la urbestro inkluzivita— kaj poste provas klarigi tion, kion li vidis:
«Antaŭ kelkaj jaroj ekzistis generacio de chestanoj kiuj parolis Esperanton, la semo estis forĵetita (precipe de du personoj, S-roj Máñez kaj Arnau) kaj forte enteriĝis kaj kreskis. Ne gravas se multaj jam forgesis paroli Esperanton, la humanisma ideo kaj la uzado de internacia lingvo por paroli kun eksterlandanoj ankoraŭ restas en preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj. Multaj el ili ankoraŭ rememoras kiel siaj prauloj uzis Esperanton por interkompreniĝi kun la aŭstriaj infanoj rifuĝintaj en Ĉeste dum la unua mondmilito.»
Kaj li inventaras tion, kio videblas surstrate: du stratoj kun nomoj de esperantistoj, la strato kaj la memortabulo de doktoro Zamenhof, kaj «kelkaj muroj kun verdaj steloj» — la kahelo de la domo de Walter Máñez Cariñena jam de jardekoj estis tie.
Ne temis pri escepto
Inter la 1990-aj kaj la 2000-aj jaroj la vilaĝo iĝis ofta sidejo de la valencia esperantismo, laŭ la paĝoj de la sama revuo:
| Dato | Renkontiĝo |
|---|---|
| 30 apr – 2 maj 1993 | 4-a Kongreso de la Valencia Federacio |
| Julio 1993 | La infanoj de la infana kongreso, invititaj de la urbodomoj de Buñol kaj Ĉeste |
| 14-18 julio 2001 | 11-a Internacia Esperanto-Forumo |
| 29-30 majo 2004 | Kongreso de la Federacio Valencio-Murcio («vilaĝo simbola por nia movado») |
| 27-28 junio 2009 | Kongreso de la Valencia Federacio |
| 10-11 julio 2010 | Valencia Esperantista Renkontiĝo, anoncita de Levante-EMV |
Fontoj
- «La fenomeno Cheste», Nia Voĉo (Madrida Esperanto-Liceo), n-ro 5, majo 1993 — ekzemplero en Bitoteko.
- Nia Voĉo: aprilo 1993 · julio-aŭgusto 1993 · julio-aŭgusto 2001 · marto 2004 · julio-aŭgusto 2009 · julio-aŭgusto 2010.