La 27-an de februaro 1920, la valencia respublikana ĵurnalo El Pueblo publikigis novaĵon pri la kampanjo por gastigi aŭstrajn infanojn malsatajn post la Unua Mondmilito. Ĝi komenciĝas tiel:

«Ni ricevis, el Aŭstrio, tre interesan leteron skribitan en Esperanto, kies tradukon ni ne publikigas plene ĉar ĝi estas tro longa, sed kiu resume diras jenon…»

La letero demandis pri la infanoj:

«Ĉu ili kulpas? En ĉiuj nacioj kiuj militis oni serĉas la kaŭzintojn de la malsato kaj mizero; sed ni kredas ke oni ne devas permesi ke ili, kiuj plej certe estas senkulpaj, estu tiel kruele punataj. Ĉar iliaj patroj mortis en la milito kaj iliaj patrinoj…»

Ĉi tie la papero de la ĵurnalo estas difektita kaj la resto ne legiĝas.

Kio gravas staras ĉe la fino

Kvar liniojn pli sube, la novaĵo donas la adreson al kiu skribi:

«Dum ne formiĝos en la ĉefurbo komisiono kiu okupiĝu pri tio, la invitoj kaj proponoj iru al Grupo pro-infanoj, strato San Francisco, numero 2, Ĉeste (Valencio)

Tio estas: en februaro 1920, Valencio ankoraŭ ne havis komisionon kaj Ĉeste jes. Kiu volis gastigi aŭstran infanon en la provinco skribis al domo de la vilaĝo. Ok monatojn antaŭ ol alvenis la unua grupo —la 10-an de oktobro 1920—, la grupo de Ĉeste jam estis la kontaktadreso de la tuta kampanjo.

La ĵurnalo rakontas ankaŭ kiuj sin proponis:

«Inter la petantoj troviĝas homoj de ĉiuj ideoj, de sindikatistaj kaj socialistaj laboristoj ĝis pastroj. Kelkaj kiuj havas volon sed ne povas mem vivteni infanon formas grupojn por proponi tion al siaj societoj, por ke ĉiu ano subtenu unu tagon.»

Kial tio klarigas la ceteron

Ĉi tiu novaĵo montras la tutan mekanismon: la peto vojaĝis en Esperanto de Aŭstrio ĝis vilaĝo de la valencia interno, kaj de tie oni organizis la gastigadon. Ne temis pri ĝenerala karitato: temis pri la esperantista reto funkcianta kiel ĝi devus funkcii, kaj tial Francisco Máñez akompanis la infanojn al la revena ŝipo en 1922, kaj tial lia nevo nomiĝis Walter.

Fontoj

  • El Pueblo: diario republicano de Valencia, jaro XXVII, n-ro 10118, 27-a de februaro 1920 — Biblioteca Virtual de Prensa Histórica. La akompanan kronikon subskribas Arturo Mori el Madrido, la 25-an de februaro 1920.