«Mia patro kripliĝis kaj mia patrino freneziĝis»: Máñez rakontas sian infanaĝon
En 1958, okaze de siaj oraj nuptoj kun Esperanto, Máñez verkis sian propran vivon. Ĝi estas la plej ampleksa aŭtobiografia teksto kiun ni konas pri li, kaj la plej kruda: la dekjarulo kiu forlasis la lernejon, la patro mortinta en 1908, la freneza patrino sub lia zorgo.