La 5-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Barcelono de la 5-a ĝis la 11-a de septembro 1909, kun postkongreso en Valencio. La 14-an de septembro L. L. Zamenhof alvenis kun sia edzino al la Norda Stacidomo. Tiel rakontas la kroniko de Antonio Marco Botella:

«Nur kelkajn minutojn antaŭ la alveno de la ekspresa trajno, la stacidomo montriĝis nesufiĉe loka por enteni tiom da publiko. Tie estis la urbestro kun la urbokonsilantoj de Valencio, la prezidanto de la granda Ekspozicio, la kronikisto de la urbo, la direktoro de la Muzik-konservatorio kaj la plej elstaraj gvidantoj de kulturaj valenciaj asocioj, kaj kun ili la esperantistoj de la urbo kaj la regiono, kaj inter ili samideano Francisco Máñez kaj kelkaj el la novaj geesperantistoj el Ĉeste…»

Kiam la trajno eniris, «eksplodis la emociiga momento»: la muzikbando ludis «La Esperon» kaj la amaso kantis ĝin ĥore. Sur la placo Paz, Zamenhof devis montri sin sur la balkono por danki la aplaŭdojn, inter du grandaj floraj tapiŝoj kiuj diris «Vivu D-ro Zamenhof!» kaj «Vivu Esperanto!».

Kaj hejmenveninte, la grupo

La kroniko daŭrigas:

«Samideanoj Máñez kaj la ceteraj akompanantoj el Ĉeste revenis al ilia urbo kun la koro plena de entuziasmo kaj fervoro, kaj sen plu atendi ili decidis fondi la Esperantistan Grupon de Ĉeste, kun la nomo Lumradio, kiun prezidis dum multaj jaroj Francisco Máñez Sánchez.»

Ĝi estas la plej konkreta klarigo pri la origino de la grupo kiun ni trovis, kaj lokas ĝian fondon post la 14-a de septembro 1909.

Tri versioj pri kiel ĉio komenciĝis

La sama kroniko rakontas ke Máñez unuafoje aŭdis pri Esperanto en kafejo de Valencio, dum unu el siaj vojaĝoj, kaj ke poste li sukcesis aĉeti la Gramatikon kaj Vortaron de Esperanto de Vicente Inglada Ors. Sed Máñez mem diris al Estampa en 1932 ke en liajn manojn falis angla gazeto kie oni priskribis la lingvon, kaj ke la gramatikon li aĉetis en valencia brokantejo; kaj Rosa Zanón Ferrando rakontis tion en 2025 kiel eksterlandan revuon. La kafejo, la gazeto aŭ la revuo: la sola konstanto en la tri versioj estas Valencio, lernolibro de Inglada kaj deknaŭjara junulo.

Kiu libro ĝi estis, precize. Ĉi tie la kroniko de Marco Botella deflankiĝas de la sola unuamana fonto kiu ekzistas. Máñez rakontis tion mem, kaj dufoje: en la intervjuo de 1964 —«post kelkaj monatoj mi trovis en Valencio gramatikon de Duyos-Inglada»— kaj en la rubriko «Niaj pioniroj» de la bulteno de la Federacio, kie li skribas ke li trovis en Valencio «gramatikon de Duyos-Inglada» kaj komencis lerni tute sola, konante neniun esperantiston. Tio estas: la Curso práctico de Esperanto de R. Duyós Sedó kaj Vicente Inglada Ors, ne la Gramática y Vocabulario kiun Inglada subskribis kun López Villanueva. Ni fidas la version de la koncernato.

Fontoj

  • Antonio Marco Botella, Kronikoj pri Cheste esperantista, ĉapitroj I kaj II, publikigitaj en la Bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio, n-ro 409 kaj n-ro 410 (2015).