Dudek ok jarojn post kiam «Pista libre» portis Ĉeste al la Unua Kanalo, la vilaĝo denove aperis en la publika televido — kaj ĉi-foje, en la televidĵurnalo.
La rubriko
En 2010 TVE estis fininta la ciferecigon de sia historia arkivo kaj lanĉinta trimin- utan rubrikon, dum la semajnfinoj, titolitan «¿Te acuerdas?» («Ĉu vi memoras?»): malnovaj filmaĵoj miksitaj kun raporto pri la aktuala stato de la koncerna temo. Ĵurnalisto de la stacio kontaktis la Hispanan Esperanto-Federacion por prepari unu el tiuj eroj.
La arkivo de TVE havis sufiĉe da materialo: registraĵoj de kongresoj kaj, konkrete, filmaĵoj faritaj siatempe en la malnova grupo de Ĉeste. La skipo filmis krome novan materialon en Ĉeste, kun la nuna grupo, kaj en Madrido, kie kunvenis aro da aktivuloj en teraso kun libroj kaj diskoj.
Kio estis elsendita
La ero aperis dimanĉon la 13-an de junio 2010, en la fruvespera kaj frunokta televidĵurnaloj. La kroniko kiun Toño del Barrio poste verkis por la bulteno de la Federacio resumas la muntadon:
Post la ĝenerala montrado de la malnova materialo, kun la informo ke Esperanto ĉefe elstaris en la 50-aj jaroj, oni spektas diversajn scenojn de la grupo de Cheste, kun elparolo de iuj veteranoj, inter ili nevo de Máñez.
Tiu nevo estas Walter Máñez Cariñena, kiu tiam havis 85 jarojn kaj kiu ĉirkaŭ tiuj samaj datoj rakontis al Las Provincias ke liaj gepatroj donis al li tiun nomon pro unu el la aŭstraj infanoj rifuĝintaj en la vilaĝo. Ĝi estas, laŭ nia scio, la sola fojo kiam lia voĉo atingis nacian televidĵurnalon.
Poste la ero pasis al la sukceso de Esperanto en Ĉinio, uzante materialon de novaĵo de la agentejo EFE, kaj fermis per la madrida renkontiĝo, kun intervenoj de José Antonio del Barrio kaj Ana Manero kaj langotordilo elparolita de kuba esperantisto.
Dua atestanto, kun horloĝo
La bulteno de la Madrida Esperanto-Liceo, Nia Voĉo, rakontis la samon en sia numero de junio 2010, kaj kun pli da precizeco pri la elsendo:
«La publika tutnacia televido TV-1 elsendis raporton pri Esperanto la dimanĉon 13-an je la 15:30 kaj ripetita, ne tute sama, je la 21:30. Ankaŭ ĝi aperis en kanalo “24 horas”. La raporto daŭras tri minutojn, enhavas kelkajn malverojn sed ĝenerale pozitivas al nia afero.»
Kaj ĝi donas la ordon de la muntado, kiu konfirmas tiun de la alia kronikisto: «aperas unue malnovaj arĥivaĵoj, poste samideanoj el urbeto Cheste, sekva ero registrita en Pekino kaj laste, dum preskaŭ unu minuto, grupo da madridanoj».
Pri la madrida registrado ĝi rakontas la detalon kiu kompletigas la scenon: ĝi okazis la 3-an, en drinkeja teraso, laŭ iniciato de la ĵurnalistoj; kunvenis ĉirkaŭ dekduo, kunvokitaj «iom haste» per la forumo, kaj dum duona horo oni filmis kaj demandis unu post alia. «Saĝe kaj interese parolis pluraj, ekzemple Miguel Fernández, sed ili selektis la erojn plej anekdotajn.»
La sed
La kroniko ne kaŝas la seniluziiĝon de tiu kiu ĝin verkis. Ili provis ke la ero parolu pri la kulturaj kaj praktikaj flankoj de la lingvo; la fina muntado «preferis fokusiĝi al la anekdoto». Kaj ĝi finas:
«Nu, tiel estu. Kiel diras la malnova devizo: oni parolu pri vi en televido, eĉ se bone.»
Unu monaton poste, la vilaĝo denove estus novaĵo duoble: la raportaĵo de Levante-EMV de la 9-a de julio kaj la aŭtonoma kongreso de la 10-a kaj 11-a.
Fontoj
- Toño del Barrio kaj Ana Manero, kroniko de la elsendo de «¿Te acuerdas?» — Bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio, n-ro 391 (2010), p. 11-12. Ekzemplero en Gazetoteko, teksto eltirita per propra OCR.
- «Amasmedioj» — Nia Voĉo, bulteno de la Madrida Esperanto-Liceo, junio 2010, p. 1. Ekzemplero en Gazetoteko.
- La registraĵo ne estas trovita. La bulteno de la Federacio diris ke ĝi spekteblis en
la retejo de la stacio, kaj Nia Voĉo ke ambaŭ elsendoj cirkulis per «e-mule» dank’ al
M. Gutiérrez, sub la nomoj
TVE-1 (10-06-13-15-00)kajTVE-1 (10-06-13-20-00). Hodiaŭ ni trovis neniun el la du. Se iu konservas ĝin, tio interesas nin.