La Labora Universitato de Cheste —hodiaŭ Complejo Educativo, la sama areo kiu gastigis la 82-an Hispanan Kongreson de Esperanto en 2024— inaŭguriĝis en 1969. La valenciaj esperantistoj vidis tiujn konstruaĵojn eĉ antaŭ ol ili finiĝis: la 1-an de junio 1969, dum regiona renkontiĝo okazinta en la vilaĝo, la ĉeestantoj vizitis «la preskaŭ finitajn konstruaĵojn de la Labora Universitato de Cheste, grandioza ŝtata entrepreno».

Sep monatojn poste, Esperanto estis ene.

Januaro 1970: sesdek knaboj, lunde kaj ĵaŭde

La bulteno de la Federacio anoncis ĝin per tutlarĝa titolo:

«La bone organizita propagando kaj informado pri Esperanto en Cheste (Valencia), unu plian fojon donis frukton. De la komenco de la jaro Esperanto estas instruata en la tiea “Universidad Laboral”.

En la universitato estas dektri sekcioj kaj ĉeestas la kurson de Esperanto po kvin knaboj el ĉiu sekcio; la lernado de la lingvo estas libervola kaj oni klarigas la lecionon ĉiun lundon kaj ĵaŭdon de la sepa ĝis la naŭa vespere. Gvidas la kurson S-ro Enrique Arnau por pli ol sesdek knaboj. En la Universitato regas granda entuziasmo pri Esperanto, kio antaŭvidigas novan Esperanto-kurson.»

Jen la dokumenta konfirmo, kun dato, de io kion ni ĝis nun havis kiel senfontan sciigon: la Vikipedia en Esperanto diris ke Enrique Arnau Prósper instruis en la esperanto-klubo de la Labora Universitato, sed ĝi ne citis de kie ĝi prenis tion. Jen ĝi, en la bulteno de 1970 kaj kun la nombro de lernantoj. Lia nekrologo de 1989 ripetos ĝin dudek jarojn poste.

Kaj indas substreki la scenon: kampara taglaboristo instruanta, du vesperojn semajne, al sesdek internuloj de ŝtata profesikleriga centro kiu tiam estis unu el la plej grandaj de Hispanio.

La rektoro respondas

La afero atingis la supron. En la numero de novembro-decembro 1970 la Estraro de la Federacio decidis publikigi «la afablan leteron» de s-ro Luis Illueca, direktoro de la Centro de Orientación de Universidades Laborales kaj rektoro de tiu de Cheste, datita la 29-an de septembro 1970:

«Nia Centro estis kreita por antaŭenigi hispanajn knabojn al mondo de kunvivado, kio igas nin malfermitaj al la interesoj de komuna lingvo. Mi petas vin transdoni al tiu Societo kaj al ĉiuj ĝiaj membroj nian dankon.»

En la sekva kursjaro, la Federacio notis en sia raporto ke ĝi plenumis la decidon gratuli la rektoron kaj ke ĝi daŭre kontaktis la centron por disvastigi tie Esperanton.

1978-1980: Félix Navarro kaj tricent lernantoj

En la sepdekaj jaroj la stafeton prenas Félix Navarro Clemente, emerita profesoro el Valencio. En majo 1978 la Labora Universitato jam gastigas la ĉiujaran renkontiĝon de la valenciaj esperantistoj —kun kataluna delegacio inkluzive—, kaj tiun saman jaron la Federacio substrekas ke «grava estas ke s-ano Félix Navarro laboras bonege en la Labora Universitato de Cheste».

La granda cifero venas en la aŭtuno de 1979:

«S-ro Navarro ankaŭ gvidas tri paralelajn kursojn de la 3-a ĝis la 6-a p.m., marde kaj ĵaŭde, en la Labora Universitato de Cheste, kun ĉeesto de pli ol 300 gelernantoj.»

Kaj en januaro 1980 la Federacio metas tion inter la tri-kvar instruajn atingojn de la jaro en la tuta lando: «la laboro de Prof. Felix Navarro en la Labora Universitato de Cheste, kie 300 lernantoj de ĉiuj kardinalaj punktoj de la duoninsulo lernas Esperanton».

Por la novaj lernantoj li serĉis krome korespondantojn eksterlande. La sama bulteno de la aŭtuno de 1979 publikigis lian alvokon, «Por novaj gelernantoj de la „Labora Universitato de Cheste" ni serĉas gekorespondantojn de la tuta mondo, 14 ĝis 40 jaroj», kaj en 1980 li ripetis ĝin en Internacia Pedagogia Revuo.

Ne konfuzu la du aferojn. Tiuj tricent ne estis vilaĝanoj de Cheste: ili estis internuloj alvenintaj el la tuta Hispanio al ŝtata centro kiu situis en Cheste. Sed la cifero klarigas kial la vilaĝo plu aperis en la bultenoj kiam la loka esperantistaro jam malkreskis — la kroniko de 1977 avertis ke la industriigo malplenigis la grupon.

Navarro rakontis sian metodon en intervjuo de 1982, kaj survoje diris de kiu li ĝin lernis:

«Oni ja devus konscience prepari instruontojn… Estus optimume ke ĉiu instruanto posedu Esperanto-diplomon de profesoro, sed ne ĉiam disponeblas Andreo Cseh. En Cheste oni instruis Esperanton… ĉu iu universitata profesoro? Ne, simpla terkulturisto, la karmemora Francisco Máñez, kiu esperantistigis la tutan vilaĝon!»

Lia sistemo estis ĝuste tiu de Cheste: ĉiu lernanto kiu jam sciis klarigis la lecionon al tiuj kiuj ne povis veni. «Pro tio mi simbole nomas ilin profesoroj. Pri la sukcesa apliko de tiu procedo mi povas citi kelkajn lokojn: Buñol, Manises, la Labora Universitato de Cheste…»

Navarro, cetere, lernis en 1931 per la sama libro kiel Máñez: la Curso práctico de Esperanto de R. Duyos kaj V. Inglada.

Propra grupo en la adresaro

La kurso fine fariĝis asocio. La membro-adresaro de la Federacio de 1982 listigas, en Cheste, kolektivan membron krom la historia Lum Radio:

«CHESTE (Valencia) 2.640 — Grupo Zamenhof. Universidad Laboral.»

Tiu sama grupo plu aperis en 1988, kiam la vilaĝo havis tri esperantistajn grupojn samtempe. Kaj la areo neniam perdis la fadenon: ĝi loĝigis la kongresanojn de la kongreso de 1997, kaj en 2024 ĝi estis la sidejo de la 82-a Hispana Kongreso — la oficiala kroniko klarigas ke la septembraj datoj estis elektitaj ĝuste por povi uzi ĝin.

La klubo restis ankaŭ en la memoro de tiuj, kiuj pasis tie. En la reportaĵo Informe: La Laboral de Xest, kiun À Punt publikigis la 30-an de junio 2025, unu el la voĉoj de la programo —en tiu parto ĝi ne estas nomita surekrane— memoras ĝin inter la posttagmezaj agadoj:

«Aquí llegó a haber clubs tan extraños como, por ejemplo, el Club de Esperanto, el Club de Tráfico, para aprender a regular el tráfico los fines de semana […].» (minuto 50)

(Tie ekzistis eĉ tiel strangaj kluboj kiel, ekzemple, la Esperanto-Klubo, la Trafika Klubo, por lerni reguligi la trafikon dum la semajnfinoj…)

Fontoj

  • «Esperanto estas instruata en la “Universidad Laboral” de Cheste» — Bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio, n-ro 179 (majo-junio 1970), p. 8.

  • «Acuerdo de la Junta Directiva» kaj letero de Luis Illueca (29-09-1970) — Bulteno, n-ro 182 (novembro-decembro 1970).

  • Raporto de la Estraro — Bulteno, n-ro 187 (septembro-oktobro 1971).

  • Renkontiĝo de la 12-a de majo en la Labora Universitato, kaj raporto de la sekcio de I.L.E.I. subskribita de F. Zaragoza Ruiz — Bulteno, n-ro 225-227 (januaro-junio 1978).

  • Kursoj de Félix Navarro (laŭ Levante kaj letero de la Grupo de Valencia) — Bulteno, n-ro 235-236 (septembro-decembro 1979); kaj raporto de I.L.E.I. — Bulteno, n-ro 237 (januaro-februaro 1980).

  • Alvoko de F. Navarro en «Korespondi deziras» — Internacia Pedagogia Revuo (ILEI), 1980/2, p. 47 (PDF).

  • «S-ro Navarro Clemente kaj edzino», intervjuo kun Félix Navarro Clemente — Bulteno, n-ro 251 (majo-junio 1982).

  • Membro-adresaro — Bulteno, n-ro 253 (septembro-oktobro 1982).

  • Vizito al la konstruaĵoj de la Labora Universitato, renkontiĝo de la 1-a de junio 1969 — Bulteno, n-ro 175 (septembro-oktobro 1969).

  • À Punt, Informe: La Laboral de Xest (30-a de junio 2025), minuto 50; propra transskribo de la fragmento, de kiu ni konservas kopion.

Ĉiuj ekzempleroj troviĝas en Gazetoteko; la tekstoj estis eltiritaj per propra OCR kaj kontrolitaj kun la faksimilo.